Evangelio laŭ Mateo 19:26
Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili: Ĉe homoj tio estas neebla, sed ĉe Dio ĉio estas ebla.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
25Kiam la disĉiploj tion aŭdis, ili forte miregis, dirante: Kiu do povas esti savita?
27Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?
Read all of Evangelio laŭ Mateo 19
Cross References
Genesis 18:14Ĉu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
1 Kings 17:16La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija.
Psalms 3:8Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.
Jeremiah 32:17Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;
Zechariah 8:6Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en ĉi tiu tempo tio ŝajnas ne ebla, ĉu tio estas ne ebla ankaŭ en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot.
Luke 1:37Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla.