Evangelio laŭ Mateo 19:28
Jesuo diris al ili: Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaŭ sidos sur dek du tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
27Tiam Petro responde diris al li: Jen ni ĉion forlasis, kaj vin sekvis; kion do ni havos?
Read all of Evangelio laŭ Mateo 19
Cross References
Exodus 24:4Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael.
Leviticus 24:5Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el ĝi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu ĉiu pano;
1 Kings 18:31Kaj Elija prenis dek du ŝtonojn, laŭ la nombro de la triboj de la filoj de Jakob, al kiu aperis la vorto de la Eternulo, dirante: Via nomo estu Izrael.
Ezra 6:17Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael.
Isaiah 66:22Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.
Matthew 20:21Li diris al ŝi: Kion vi volas? Ŝi diris al li: Ordonu, ke ĉi tiuj miaj du filoj povu sidi, unu dekstre de vi kaj la dua maldekstre, en via regno.