Matthew 22:24
Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 38:11Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro.
Ruth 1:11Naomi respondis: Iru returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili?
Matthew 22:16Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.
Mark 12:19Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.
Luke 20:28dirante: Majstro, Moseo skribis por ni, ke, se ies frato mortos, havante edzinon, kaj li estas seninfana, lia frato prenu la edzinon kaj naskigu idaron al sia frato.