Matthew 22:32
Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
31Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
33Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
Cross References
Exodus 3:15Kaj plue Dio diris al Moseo: Tiel diru al la Izraelidoj: La Eternulo, la Dio de viaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob, sendis min al vi. Tia estas Mia nomo por eterne, kaj tia estas memoraĵo pri Mi por ĉiuj generacioj.
Luke 20:37Sed ke la mortintoj leviĝas, Moseo mem montris en la arbetaĵo, kiam li nomis la Eternulon la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob.
Hebrews 11:16Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.