Evangelio laŭ Mateo 23:37
Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj priĵetas per ŝtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
36Vere mi diras al vi: Ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion.
38Jen via domo estas lasita al vi dezerta.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 23
Cross References
Ruth 2:12La Eternulo rekompencu vin pro ĉi tiu faro, kaj via rekompenco estu plena de la Eternulo, Dio de Izrael, sub kies flugiloj vi serĉis protekton.
2 Chronicles 36:15La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon.
Psalms 17:8Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
Psalms 57:1Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
Psalms 81:8Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
Proverbs 1:24Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;