Evangelio laŭ Mateo 25:34
Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
33kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 25
Cross References
Genesis 12:2Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.
Psalms 2:6Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto.
Psalms 115:13Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.
Isaiah 9:7por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isaiah 33:22Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo; Li helpos nin.
Ezekiel 37:24Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos.