Evangelio laŭ Mateo 26:56
Sed ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu la Skriboj de la profetoj. Tiam ĉiuj disĉiploj forlasis lin kaj forkuris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Evangelio laŭ Mateo 26
Cross References
Genesis 3:15Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.
Lamentations 4:20La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptiĝis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris: Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.
Daniel 9:26Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
Matthew 26:24La Filo de homo iros, kiel estas skribite pri li; sed ve al tiu viro, de kiu la Filo de homo estos perfidita! se tiu homo ne estus naskita, estus bone por li.
Matthew 26:54Sed kiel plenumiĝus la Skriboj, ke tiel devas okazi?
John 16:32Jen venas la horo, kaj eĉ jam venis, kiam vi disiĝos, ĉiu al sia loko, kaj vi lasos min sola; kaj tamen mi ne estas sola, ĉar la Patro estas kun mi.