Evangelio laŭ Mateo 27:29
Kaj ili plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj metis kanon en lian dekstran manon; kaj ili genuis antaŭ li, kaj mokis lin, dirante: Saluton, Reĝo de la Judoj!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
28Kaj ili senvestigis lin, kaj surmetis al li skarlatan mantelon.
30Kaj ili kraĉis sur lin, kaj prenis la kanon kaj frapis lian kapon.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 27
Cross References
Psalms 69:7Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
Isaiah 49:7Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
Jeremiah 20:7Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min.
Matthew 26:49Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.
Mark 15:18kaj ili komencis aklami lin: Saluton, Reĝo de la Judoj!
John 19:2Kaj la soldatoj plektis kronon el dornoj kaj metis ĝin sur lian kapon, kaj vestis lin per purpura mantelo;