Matthew 5:3
Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.
Londona Biblio
In The King James Version
Blessed are the poor in spirit: for theirs is the kingdom of heaven.
In Context
2kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:
4Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.
Cross References
Leviticus 26:41Ankaŭ Mi iris kontraŭ ilin kaj envenigis ilin en la landon de iliaj malamikoj; kaj se tiam humiliĝos ilia koro ne cirkumcidita kaj se ili donos kontentigon pri siaj pekoj,
2 Chronicles 7:14sed Mia popolo, kiu portas Mian nomon, humiliĝos kaj preĝos kaj serĉos Mian vizaĝon kaj returnos sin de siaj malbonaj vojoj: tiam Mi aŭskultos el la ĉielo, kaj pardonos ilian pekon kaj resanigos ilian landon.
2 Chronicles 33:19Lia preĝo kaj aŭskultiteco, ĉiuj liaj pekoj kaj krimoj, kaj la lokoj, sur kiuj li konstruis altaĵojn kaj starigis sanktajn stangojn kaj idolojn antaŭ sia humiliĝo, estas priskribitaj en la kroniko de la viziistoj.
2 Chronicles 34:27Ĉar via koro moliĝis kaj vi humiliĝis antaŭ Dio, kiam vi aŭdis Liajn vortojn pri ĉi tiu loko kaj pri ĝiaj loĝantoj, kaj vi humiliĝis antaŭ Mi, disŝiris viajn vestojn, kaj ploris antaŭ Mi: tial Mi ankaŭ aŭskultis vin, diras la Eternulo.
Psalms 1:1Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
Psalms 32:1Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.