Evangelio laŭ Mateo 6:9
Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, Via nomo estu sanktigita.
Londona Biblio
In The King James Version
After this manner therefore pray ye: Our Father which art in heaven, Hallowed be thy name.
In Context
8Ne estu similaj al ili; ĉar via Patro scias, kion vi bezonas, antaŭ ol vi petas de Li.
10Venu Via regno, plenumiĝu Via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 6
Cross References
Leviticus 10:3Kaj Moseo diris al Aaron: Jen pri ĉi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris: Per Miaj proksimuloj Mi sanktiĝos kaj antaŭ la tuta popolo Mi majestiĝos. Kaj Aaron silentis.
1 Kings 8:43Vi aŭskultu en la ĉielo, en la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, por ke ili timu Vin, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis.
2 Chronicles 20:6Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de niaj patroj! Vi estas ja Dio en la ĉielo, kaj Vi regas super ĉiuj regnoj de la nacioj, en Via mano estas forto kaj potenco, kaj neniu povas kontraŭstari al Vi.
Psalms 72:18Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.
Psalms 115:3Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
Isaiah 37:20Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.