Matthew 7:12
Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 19:18Ne faru venĝon kaj ne portu koleron kontraŭ la filoj de via popolo; amu vian proksimulon kiel vin mem: Mi estas la Eternulo.
Jeremiah 7:5Nur se vi plibonigos vian vojon kaj vian konduton, se vi agos juste unu rilate la alian,
Ezekiel 18:21Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos.
Micah 6:8Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi: nur agi juste, ami bonfarojn, kaj esti modesta antaŭ via Dio.
Zechariah 8:16Jen estas la aferoj, kiujn vi devas fari: parolu veron unu al la alia, veran kaj pacan juĝon faru en viaj pordegoj;
Matthew 22:39Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.