Evangelio laŭ Mateo 9:18
Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorkliniĝis al li, dirante: Mia filino ĵus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur ŝin, kaj ŝi vivos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
19Kaj Jesuo leviĝis, kaj sekvis lin, kaj ankaŭ liaj disĉiploj.
Read all of Evangelio laŭ Mateo 9
Cross References
2 Kings 5:11Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris: Jen mi pensis, ke li eliros kaj stariĝos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron.
Matthew 8:8Kaj la centestro responde diris: Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo saniĝos.
Matthew 14:33Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio.
Matthew 17:14Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:
Matthew 28:17Kaj kiam ili vidis lin, ili adorkliniĝis al li; sed kelkaj dubis.
Luke 7:2Kaj sklavo de unu centestro, kiu estis kara por li, estis malsana kaj preskaŭ mortanta.