Micah 4:10
Suferu, kaj havu dolorojn, ho filino de Cion, kiel naskantino; ĉar nun vi eliros el la urbo kaj loĝos sur la kampo kaj venos ĝis Babel; tie vi estos savata; tie la Eternulo liberigos vin el la mano de viaj malamikoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Nun kolektiĝis kontraŭ vi multe da nacioj, kiuj diras: Ĝi malsanktiĝu, kun ĝuo ni rigardu Cionon!
Cross References
2 Kings 20:18Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.
2 Chronicles 33:11Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per ĉenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.
2 Chronicles 36:23Tiele diras Ciro, reĝo de Persujo: Ĉiujn regnojn de la tero donis al mi la Eternulo, Dio de la ĉielo, kaj Li komisiis al mi konstrui al Li domon en Jerusalem, kiu estas en Judujo. Kiu inter vi estas el Lia tuta popolo, kun tiu estu la Eternulo, lia Dio, kaj li tien iru.
Psalms 106:10Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
Isaiah 45:13Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.
Isaiah 52:9Triumfu, ĝojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.