Libro de Miĥa 6:10
Ankoraŭ restas en la domo de malpiulo trezoroj de malpieco, kaj malbeninda malĝusta mezurilo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Ĉu Mi povas aprobi falsan pesilon kaj trompajn pezilojn en la saketo?
Cross References
Deuteronomy 25:13Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
Joshua 7:1Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
Proverbs 10:2Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.
Proverbs 20:10Neegalaj peziloj, neegalaj mezuroj, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
Proverbs 21:6Akirado de trezoroj per lango mensogema Estas vanta bloveto, retoj de morto.
Jeremiah 5:27Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakiraĵoj; tial ili fariĝis grandaj kaj riĉaj.