Libro de Miĥa 7:11
En tiu tempo, kiam viaj muroj estos rekonstruataj, en tiu tempo la leĝo disvastiĝos malproksime.
Londona Biblio
In The King James Version
In the day that thy walls are to be built, in that day shall the decree be far removed.
In Context
Cross References
Nehemiah 2:8kaj ankaŭ leteron al Asaf, la gardisto de la reĝa arbaro, ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo ĉe la templo, kaj por la murego de la urbo, kaj por la domo, en kiu mi loĝos. Kaj la reĝo donis al mi, ĉar super mi estis la favora mano de mia Dio.
Nehemiah 3:1Kaj leviĝis la ĉefpastro Eljaŝib, kaj liaj fratoj, la pastroj, kaj konstruis la Pordegon de Ŝafoj; ili sanktigis ĝin kaj starigis ĝiajn pordojn, ili sanktigis ĝis la turo Mea, ĝis la turo Ĥananel.
Nehemiah 4:6Ni tamen konstruis la muregon, kaj la tuta murego estis jam kunmetita ĝis duono; kaj la popolo laboris kuraĝe.
Isaiah 54:11Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj ŝtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.
Isaiah 61:4Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitaĵojn de la antaŭa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaŭ multe da generacioj.
Amos 9:11En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva,