Micah 7:18
Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restaĵo de Sia heredaĵo, ne konservas por ĉiam Sian koleron, ĉar Li amas bonfari?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 33:18Kaj li diris: Volu montri al mi Vian gloron.
Exodus 34:9Kaj li diris: Ho, se mi akiris Vian favoron, mia Sinjoro, tiam mia Sinjoro volu iri en nia mezo, ĉar tio estas popolo malmolnuka; kaj pardonu niajn kulpojn kaj niajn pekojn kaj faru nin Via posedaĵo.
Numbers 23:21Li ne vidis pekon ĉe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon ĉe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj reĝa aklamado estas ĉe li.
Judges 10:16Kaj ili forigis el inter si la fremdajn diojn, kaj ekservis al la Eternulo; kaj Li eksentis kompaton pro la suferado de Izrael.
Nehemiah 9:17ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.
Psalms 65:3Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.