Libro de Naĥum 1:12
Tiele diras la Eternulo: Kvankam ili estas unuanimaj kaj multaj, ili tamen estos dishakitaj kaj malaperos; sed vin, kiun Mi humiligis, Mi ne plu humiligos.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11El vi eliris tiu, kiu havis malbonan intencon kontraŭ la Eternulo kaj kiu estas malica konsilanto.
13Nun Mi rompos lian jugon, kiu estas sur vi, kaj Mi disŝiros viajn ligilojn.
Cross References
2 Kings 19:35En tiu nokto eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
Isaiah 7:20En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon.
Isaiah 10:32Jam hodiaŭ li restos en Nob; li etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion, kontraŭ la monteton de Jerusalem.
Isaiah 17:14Dum la vespero jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.
Isaiah 30:28kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.
Isaiah 37:36Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.