Libro de Naĥum 1:3
La Eternulo estas longepacienca, kaj potenca per Sia forto, kaj neniu estas senkulpa antaŭ Li; la vojo de la Eternulo estas en fulmotondro kaj ventego, kaj nubo estas la polvo sub Liaj piedoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 19:16En la tria tago, tuj matene, komenciĝis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj aŭdiĝis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro.
Numbers 14:18La Eternulo estas longepacienca kaj multe favorkora; Li pardonas kulpon kaj krimon, sed antaŭ Li neniu estas senkulpa; Li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj, en la tria kaj kvara generacioj.
1 Kings 19:11Kaj Li diris: Eliru kaj stariĝu sur la monto antaŭ la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento disŝiras montojn kaj disrompas rokojn antaŭ la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo.
Job 9:4Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?
Job 38:1La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:
Psalms 50:3Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.