Libro de Naĥum 1:7
La Eternulo estas bona, forta apogo en tago de malfeliĉo; kaj Li konas tiujn, kiuj fidas Lin.
Londona Biblio
In The King James Version
The LORD is good, a strong hold in the day of trouble; and he knoweth them that trust in him.
In Context
8Dronigante per inundo, Li faras finon al loko, kaj Liajn malamikojn persekutas mallumo.
Cross References
1 Chronicles 5:20Kaj ili ricevis helpon kontraŭ ĉi tiuj; kaj la Hagaridoj, kun ĉio, kion ili havis, estis transdonitaj en iliajn manojn. Ĉar dum la milito ili vokis al Dio, kaj Li aŭskultis ilian preĝon pro tio, ke ili fidis Lin.
2 Chronicles 13:18Tiam humiliĝis la Izraelidoj, kaj fortiĝis la Judoj, ĉar ili apogis sin sur la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
2 Chronicles 32:8kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo.
2 Chronicles 32:21Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo.
Psalms 1:6Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
Psalms 18:1Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!