Libro de Naĥum 3:10
tamen ĝi ankaŭ estas elpatrujigita kaj forkaptita; eĉ ĝiaj malgrandaj infanoj estas frakasitaj en la komenco de ĉiuj stratoj; pri ĝiaj eminentuloj oni lotis, kaj ĉiujn ĝiajn altrangulojn oni katenis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Etiopujo kaj la senfina Egiptujo estis ĝia forto, la Putidoj kaj Luboj donadis al vi helpon;
11Tiel ankaŭ vi ebriiĝos kaj kaŝos vin kaj serĉos defendon kontraŭ la malamikoj.
Cross References
2 Kings 8:12Ĥazael diris: Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis: Ĉar mi scias, kian malbonon vi faros al la Izraelidoj: iliajn fortikaĵojn vi forbruligos, iliajn junulojn vi mortigos per glavo, iliajn suĉinfanojn vi frakasos, kaj iliajn gravedulinojn vi disfendos.
Psalms 137:8Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
Isaiah 13:16Iliaj infanoj estos frakasitaj antaŭ iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.
Lamentations 2:19Leviĝu, ploregu en la nokto en la komenco de ĉiu gardoparto; Elverŝu kiel akvon vian koron antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro; Levu al Li viajn manojn pro la animo de viaj infanoj, kiuj senfortiĝas de malsato en la komenco de ĉiuj stratoj.
Ezekiel 29:7kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendiĝis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompiĝis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.
Joel 3:3kaj pro tio, ke ili lotis pri Mia popolo, fordonis knabon pro manĝaĵo kaj knabinon vendis pro vino, kaj drinkis.