Libro de Neĥemja 1:5
Kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la ĉielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 1
Cross References
Deuteronomy 7:9Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj dum mil generacioj,
Deuteronomy 7:21Ne sentu teruron antaŭ ili, ĉar la Eternulo, via Dio, estas inter vi, la Dio granda kaj timinda.
1 Chronicles 17:21Kaj kiu estas simila al Via popolo Izrael, la sola popolo sur la tero, koncerne kiun Dio iris, por elaĉeti ĝin al Si kiel popolon, por fari al Si nomon per grandaĵoj kaj timindaĵoj, forpelante naciojn antaŭ Via popolo, kiun Vi liberigis el Egiptujo?
Nehemiah 2:4Kaj la reĝo diris al mi: Kion do vi deziras? Tiam mi preĝis al Dio de la ĉielo,
Nehemiah 4:14Kaj mi pririgardis, kaj mi stariĝis, kaj diris al la eminentuloj kaj al la estroj kaj al la cetera popolo: Ne timu ilin; memoru pri la Sinjoro, la granda kaj timinda, kaj batalu por viaj fratoj, viaj filoj, viaj filinoj, viaj edzinoj, kaj viaj domoj.
Psalms 47:2Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.