Libro de Neĥemja 10:37
Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 10
Cross References
Exodus 13:12tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo.
Leviticus 27:30Ĉiu dekonaĵo el la tero, el la semitaĵo de la tero, el la fruktoj de la arboj apartenas al la Eternulo; ĝi estas sanktaĵo de la Eternulo.
Numbers 18:12Ĉion plej bonan el oleo kaj ĉion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaaĵojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi.
Numbers 18:18Sed ilia viando apartenas al vi; kiel la brustaĵo de skuofero kaj la dekstra femuro, ĝi apartenas al vi.
Numbers 18:24Ĉar la dekonaĵon de la Izraelidoj, kiun ili alportos al la Eternulo oferdone, Mi donis al la Levidoj kiel posedaĵon; tial Mi diris al ili, ke inter la Izraelidoj ili ne havu posedaĵon.
Deuteronomy 26:2tiam prenu el la unuaj el ĉiuj fruktoj de la tero, kiujn vi ricevos de via tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi, kaj metu en korbon, kaj iru al la loko, kiun la Eternulo, via Dio, elektos, por loĝigi tie Sian nomon;