Libro de Neĥemja 10:39
Ĉar en tiujn ĉambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie troviĝas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 10
Cross References
Numbers 18:30Kaj diru al ili: Kiam vi alportos el tio la plej bonan parton, tiam ĝi estos kalkulata al la Levidoj kiel enspezo el la garbejo kaj kiel enspezo el la vinpremejo.
Deuteronomy 12:17Vi ne devas manĝi en viaj urboj la dekonaĵon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj ĉiujn viajn promesitaĵojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj;
2 Chronicles 31:11Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.
Nehemiah 12:47Ĉiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Neĥemja donadis partojn ĉiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.
Nehemiah 13:12Kaj ĉiuj Judoj alportadis dekonaĵon el la greno, el la mosto, kaj el la oleo por la provizejoj.
Hebrews 10:25ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.