Libro de Neĥemja 12:44
Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la ĉambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaaĵoj, la dekonaĵoj, por kolekti en tiuj ĉambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; ĉar la Judoj ĝojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 12
Cross References
Numbers 8:24Jen estas, kio koncernas la Levidojn: de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.
1 Chronicles 9:26Ĉar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la ĉambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio.
1 Chronicles 26:20El la Levidoj, Aĥija estis super la trezoroj de la domo de Dio kaj super la trezoroj de la sanktaĵoj.
2 Chronicles 5:11Kiam la pastroj eliris el la sanktejo (ĉar ĉiuj pastroj, kiuj tie troviĝis, sanktiĝis, sen diferenco de la ordoj),
2 Chronicles 31:11Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.
Nehemiah 10:37Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.