Libro de Neĥemja 13:15
En tiu tempo mi vidis en Judujo, ke oni tretas vinpremilojn en sabato kaj portas garbojn kaj ŝarĝas sur azenoj, ankaŭ vinon, vinberojn, figojn, kaj ĉiaspecan ŝarĝon, kaj veturigas tion en Jerusalemon en tago sabata. Kaj mi faris al ili riproĉon en la tago, kiam ili vendis manĝaĵon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 13
Cross References
Exodus 20:8Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
Exodus 31:16Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.
Exodus 35:2Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.
Deuteronomy 5:12Observu la tagon sabatan, ke vi tenu ĝin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio.
2 Chronicles 24:19Li sendis al ili profetojn, por revenigi ilin al la Eternulo; kaj ili admonis ilin, sed ĉi tiuj ne atentis.
Nehemiah 10:31ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercaĵojn aŭ ĉiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aŭ en alia sankta tago; ke en ĉiu sepa jaro ni forigos ĉiujn ŝuldojn.