Nehemiah 2:17
Kaj mi diris al ili: Vi vidas la mizeron, en kiu ni troviĝas, kiel Jerusalem estas dezertigita kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro; ni iru kaj konstruu la muregon de Jerusalem, ke ni ne estu plu en malhonoro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Ezra 5:1Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.
Ezra 10:2Kaj ekparolis Ŝeĥanja, filo de Jeĥiel, el la idoj de Elam, kaj diris al Ezra: Ni faris krimon kontraŭ nia Dio, prenante edzinojn aligentajn el la popoloj de la lando. Tamen nun ekzistas espero por Izrael en ĉi tiu afero.
Psalms 44:13Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
Psalms 79:4Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
Psalms 89:50Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
Isaiah 35:3Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn.