Libro de Neĥemja 2:19
Kiam tion aŭdis Sanbalat, la Ĥoronano, kaj Tobija, la sklavo Amonida, kaj Geŝem, la Arabo, ili ridis pri ni kaj rigardis nin malestime, kaj diris: Kio estas tiu afero, kiun vi faras? ĉu ne kontraŭ la reĝo vi ribelas?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 2
Cross References
Ezra 4:15ke oni serĉu en la kronikoj de viaj patroj, kaj vi trovos en la kronikoj kaj konvinkiĝos, ke tiu urbo estas urbo ribelema kaj malutila por la reĝoj kaj landoj, kaj ke ribeloj estis farataj en ĝi de la plej malproksimaj tempoj, kio estas la kaŭzo, pro kiu tiu urbo estis detruita.
Nehemiah 4:1Kiam Sanbalat aŭdis, ke ni konstruas la muregon, li koleris kaj havis grandan ĉagrenon, kaj li mokis la Judojn.
Nehemiah 6:6En ĝi estis skribite: Inter la nacioj iras la famo, kaj Geŝem diras, ke vi kaj la Judoj intencas defali; por tio vi konstruas la muregon; kaj laŭ tiu famo vi volas esti ilia reĝo.
Job 30:1Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
Psalms 79:4Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
Psalms 80:7Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.