Libro de Neĥemja 5:9
Kaj mi diris: Ne bona estas tio, kion vi faras. Ĉu vi ne devas konduti kun timo antaŭ nia Dio, por eviti malhonoron de la flanko de la nacioj, niaj malamikoj?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 5
Cross References
Genesis 20:11Kaj Abraham diris: Mi pensis, ke ne ekzistas timo antaŭ Dio en ĉi tiu loko, kaj ke oni mortigos min pro mia edzino.
Leviticus 25:36Ne prenu de li procentojn nek alkreskon, kaj timu vian Dion, ke via frato vivu kun vi.
2 Samuel 12:14sed ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos.
Nehemiah 5:15La antaŭaj regionestroj, kiuj estis antaŭ mi, ŝarĝadis la popolon, kaj prenadis de ili panon kaj vinon, krom kvardek sikloj da arĝento; eĉ iliaj junuloj regis super la popolo. Sed mi ne agis tiel, pro timo antaŭ Dio.
Proverbs 17:26Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.
Proverbs 19:2Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.