Libro de Neĥemja 8:9
Kaj Neĥemja, kiu estis la regionestro, kaj la pastro Ezra, la skribisto, kaj la Levidoj, kiuj donadis klarigojn al la popolo, diris al la tuta popolo: Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio; ne malĝoju kaj ne ploru. Ĉar la tuta popolo ploris, aŭskultante la vortojn de la instruo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 8
Cross References
Numbers 29:1Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu ĉe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado ĝi estu por vi.
Deuteronomy 12:12kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kaj viaj servantoj kaj viaj servantinoj, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj, ĉar li ne havas parton kaj posedaĵon kun vi.
Deuteronomy 16:14Kaj estu gajaj en via festo, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas inter viaj pordegoj.
2 Kings 22:11Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la libro de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.
2 Chronicles 15:3Dum longa tempo Izrael estos sen la vera Dio, sen instruanta pastro, kaj sen instruo;
2 Chronicles 34:19Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la instruo, li disŝiris siajn vestojn.