Libro de Neĥemja 9:16
Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 9
Cross References
Exodus 15:26Kaj Li diris: Se vi aŭskultados la voĉon de la Eternulo, via Dio, kaj farados tion, kio plaĉas al Li, kaj vi atentados Liajn ordonojn kaj observados ĉiujn Liajn leĝojn, tiam Mi venigos sur vin neniun el tiuj malsanoj, kiujn Mi venigis sur la Egiptojn; ĉar Mi estas la Eternulo, via saniganto.
Deuteronomy 1:26Sed vi ne volis iri, kaj vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio;
Deuteronomy 9:6Sciu do, ke ne pro via virteco la Eternulo, via Dio, donas al vi tiun bonan landon por ekposedi ĝin; ĉar vi estas popolo malmolnuka.
Deuteronomy 9:23Kaj kiam la Eternulo sendis vin el Kadeŝ-Barnea, dirante: Iru kaj ekposedu la landon, kiun Mi donas al vi; tiam vi malobeis la vortojn de la Eternulo, via Dio, kaj vi ne kredis al Li kaj ne aŭskultis Lian voĉon.
Deuteronomy 31:27ĉar mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon; ja eĉ nun, kiam mi estas ankoraŭ vivanta inter vi, vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo: kio do estos post mia morto?
2 Kings 17:14Sed ili ne aŭskultis, kaj ili malmoligis sian nukon simile al la nuko de iliaj patroj, kiuj ne fidis la Eternulon, sian Dion;