Libro de Neĥemja 9:20
kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 9
Cross References
Exodus 16:15Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj: Kio ĝi estas? ĉar ili ne sciis, kio ĝi estas. Kaj Moseo diris al ili: Ĝi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por manĝi.
Exodus 17:3Sed la popolo tie suferis pro manko de akvo, kaj la popolo murmuris kontraŭ Moseo, kaj diris: Kial vi elkondukis nin el Egiptujo, por mortigi nin kaj niajn infanojn kaj niajn brutojn per soifo?
Numbers 11:17Kaj Mi malleviĝos kaj parolos tie kun vi, kaj Mi deprenos iom de la spirito, kiu estas sur vi, kaj Mi metos sur ilin, por ke ili portu kun vi la ŝarĝon de la popolo kaj por ke vi ne portu sola.
Joshua 5:12Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
Psalms 105:41Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
Isaiah 41:17La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.