Libro de Neĥemja 9:6
Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo adorkliniĝas antaŭ Vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Neĥemja 9
Cross References
Genesis 1:1En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron.
Genesis 2:1Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj.
Deuteronomy 6:4Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.
Deuteronomy 32:39Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.
1 Kings 22:19Sed Miĥaja diris: Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo: mi vidis la Eternulon, sidantan sur Sia trono, kaj la tuta armeo de la ĉielo staris antaŭ Li dekstre kaj maldekstre de Li.
2 Kings 19:19Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin do kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.