Nombroj 10:33
Kaj ili ekvojiris for de la monto de la Eternulo vojon de tri tagoj; kaj la kesto de la interligo de la Eternulo iris antaŭ ili la tritagan vojon, por esplori por ili lokon de ripozo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
32se vi iros kun ni, tiam la bonon, kiun la Eternulo faros al ni, ni faros al vi.
34Kaj la nubo de la Eternulo estis super ili dum la tago, kiam ili iris el la tendaro.
Cross References
Exodus 3:1Moseo paŝtis la ŝafojn de Jitro, sia bopatro, pastro Midjana. Kaj li forkondukis la ŝafojn en malproksiman parton de la dezerto kaj venis al la Dia monto Ĥoreb.
Exodus 24:17Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj.
Numbers 10:12Kaj elmoviĝis la Izraelidoj en sian vojiron el la dezerto Sinaj, kaj la nubo haltis en la dezerto Paran.
Deuteronomy 9:9Kiam mi supreniris sur la monton, por preni la ŝtonajn tabelojn, la tabelojn de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi, kaj mi restis sur la monto kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, panon mi ne manĝis kaj akvon mi ne trinkis:
Joshua 3:2Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
Joshua 4:7tiam vi diros al ili: Pro tio, ke disflankiĝis la akvo de Jordan antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo; kiam ĝi iris trans Jordanon, disflankiĝis la akvo de Jordan. Kaj ĉi tiuj ŝtonoj estos memorigaĵo por la Izraelidoj eterne.