Nombroj 12:1
Kaj ekparolis Mirjam kaj Aaron kontraŭ Moseo pro la edzino Etiopino, kiun li prenis; ĉar li prenis al si edzinon Etiopinon.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 24:3kaj mi ĵurigas vin per la Eternulo, la Dio de la ĉielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi loĝas;
Genesis 26:34Kiam Esav havis la aĝon de kvardek jaroj, li prenis kiel edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Ĥetido, kaj Basmaton, filinon de Elon la Ĥetido.
Genesis 28:6Kiam Esav vidis, ke Isaak benis Jakobon kaj sendis lin en Mezopotamion, por ke li prenu al si el tie edzinon, kaj ke, benante lin, li ordonis al li, dirante: Ne prenu edzinon el la filinoj Kanaanaj;
Genesis 41:45Kaj Faraono donis al Jozef la nomon Cafnat-Paneaĥ, kaj li donis al li kiel edzinon Asnaton, filinon de Poti-Fera, pastro el On. Kaj Jozef komencis veturadon tra la Egipta lando.
Exodus 2:21Kaj Moseo konsentis loĝi ĉe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo.
Leviticus 21:14Vidvinon, forpuŝitinon, senhonorigitinon, aŭ malĉastulinon li ne prenu, sed nur virgulinon el sia popolo li prenu kiel edzinon.