Nombroj 12:10
Kaj la nubo forturniĝis de super la tabernaklo, kaj jen Mirjam kovriĝis per lepro, kiel per neĝo. Kaj Aaron turniĝis al Mirjam, kaj li ekvidis, ke ŝi estas lepra.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ ili, kaj Li foriris.
Cross References
Exodus 33:7Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis ĝin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis ĝin Tabernaklo de Kunveno; kaj ĉiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.
Leviticus 13:10Kaj se la pastro vidos, ke estas blanka ŝvelaĵo sur la haŭto kaj ke de ĝi la haroj fariĝis blankaj kaj sur la ŝvelaĵo estas kruda karno,
Deuteronomy 24:9Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.
2 Kings 15:5La Eternulo frapis la reĝon, kaj li fariĝis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo. Kaj Jotam, filo de la reĝo, estis ĉefo de la domo kaj regis la popolon de la lando.
Ezekiel 10:4Kaj leviĝis la majesto de la Eternulo de la kerubo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo.
Hosea 9:12Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.