Nombroj 17:8
Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj ĝi elirigis burĝonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
7Kaj Moseo kuŝigis la bastonojn antaŭ la Eternulo en la tabernaklo de atesto.
Cross References
Genesis 40:10la trunko havis tri branĉojn; apenaŭ ĝi ekfloris, tuj aperis sur ĝi beraroj kun maturaj beroj;
Psalms 110:2La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
Song of Solomon 2:3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidiĝis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.
Ezekiel 17:24Kaj ekscios ĉiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
Ezekiel 19:14Kaj eliris fajro el unu el ĝiaj branĉoj kaj forkonsumis ĝiajn fruktojn; kaj jam ne restis sur ĝi fortika branĉo por sceptro de regado. Funebra kanto tio estas, kaj ĝi restos funebra kanto.
Hebrews 9:4havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,