Nombroj 20:4
Kaj kial vi venigis la komunumon de la Eternulo en ĉi tiun dezerton, por ke ni mortu ĉi tie kune kun niaj brutoj?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 5:21Kaj ili diris al tiuj: La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.
Exodus 16:3Kaj la Izraelidoj diris al ili: Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, manĝante panon ĝissate! vi elkondukis nin en ĉi tiun dezerton, por mortigi ĉi tiun tutan komunumon per malsato.
Numbers 11:5Ni memoras la fiŝojn, kiujn ni manĝis en Egiptujo senpage, la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn.
Numbers 16:13Ĉu ne sufiĉas, ke el lando, en kiu fluas lakto kaj mielo, vi elirigis nin, por pereigi nin en la dezerto? kaj vi volas ankoraŭ regi super ni?
Psalms 106:21Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
Acts 7:39al tiu niaj patroj ne volis esti obeemaj, sed forpuŝis lin, kaj returniĝis en sia koro al Egiptujo,