Nombroj 22:34
Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne plaĉas al Vi, mi iros returne.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 10:16Tiam Faraono rapide alvokis Moseon kaj Aaronon, kaj diris: Mi pekis antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj antaŭ vi.
Numbers 14:40Kaj ili leviĝis frumatene, kaj iris sur la supron de la monto, dirante: Jen ni estas, kaj ni iru sur la lokon, pri kiu parolis la Eternulo; ĉar ni pekis.
1 Samuel 15:24Tiam Saul diris al Samuel: Mi pekis, ĉar mi malobeis la diron de la Eternulo kaj viajn vortojn; mi timis la popolon, kaj mi obeis ĝian voĉon.
1 Samuel 24:17Kaj li diris al David: Vi estas pli justa ol mi; ĉar vi repagis al mi per bono, dum mi repagis al vi per malbono.
2 Samuel 12:13Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos;
Job 34:31Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;