Nombroj 26:29
La filoj de Manase: de Maĥir, la familio de la Maĥiridoj; kaj de Maĥir naskiĝis Gilead; de Gilead, la familio de la Gileadidoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
28La filoj de Jozef laŭ iliaj familioj: Manase kaj Efraim.
Cross References
Genesis 48:14Sed Izrael etendis sian dekstran manon kaj metis ĝin sur la kapon de Efraim, kvankam li estis la pli juna, kaj sian maldekstran sur la kapon de Manase; li intence tiel faris per siaj manoj, ĉar Manase estis la unuenaskito.
Numbers 36:1Kaj aliris la familiestroj de la familio de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase, el la familioj de la Jozefidoj, kaj ekparolis antaŭ Moseo kaj antaŭ la eminentuloj, la familiestroj de la Izraelidoj;
Joshua 17:1Kaj la loto donis al la tribo de Manase, ĉar li estas la unuenaskito de Jozef; al Maĥir, unuenaskito de Manase kaj patro de Gilead, ĉar li estis homo militema, estis donitaj Gilead kaj Baŝan.
1 Chronicles 2:21Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi naskis al li Segubon.