Nombroj 26:65
Ĉar la Eternulo diris pri ili: Ili mortos en la dezerto. Kaj restis el ili neniu, krom Kaleb, filo de Jefune, kaj Josuo, filo de Nun.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 12:37Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj.
Numbers 14:28Diru al ili: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, kiel vi parolis al Miaj oreloj, tiel Mi faros al vi:
Numbers 14:32Sed vi — viaj kadavroj falos en ĉi tiu dezerto.
Numbers 14:38Sed Josuo, filo de Nun, kaj Kaleb, filo de Jefune, restis vivaj el tiuj viroj, kiuj iris, por esplorrigardi la landon.
Deuteronomy 2:14Kaj la tempo, dum kiu ni iris de Kadeŝ-Barnea, ĝis ni transiris la valon Zared, estis tridek ok jaroj, ĝis formortis el la tendaro la tuta generacio de militistoj, kiel ĵuris al ili la Eternulo.
Joshua 5:4Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu Josuo cirkumcidis: la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, ĉiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;