Nombroj 28:7
Kaj ĝia verŝofero estu po kvarono de hino ĉe unu ŝafido; en la sanktejo vi devas verŝi la vinon al la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 29:40kaj por unu ŝafido dekonon de efo da delikata faruno, miksita kun kvarono de hino da elpistita oleo, kaj kvaronon de hino da vino por verŝoferi.
Exodus 30:9Ne alportu sur ĝi incenson alian, nek bruloferon nek donoferon, kaj verŝoferon ne verŝu sur ĝin.
Leviticus 23:13Kaj kun ĝi, kiel farunoferon, du dekonojn de efo da delikata faruno, miksita kun oleo, kiel fajroferon al la Eternulo, kiel agrablan odoraĵon, kaj kun ĝi, kiel verŝoferon, kvaronon de hino da vino.
Numbers 15:7Kaj da vino por verŝofero trionon de hino; alportu tion kiel agrablan odoraĵon al la Eternulo.
Numbers 28:14Kaj iliaj verŝoferoj estu: duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virŝafo, kaj kvarono de hino por ŝafido. Tio estas ĉiumonata brulofero por ĉiuj monatoj de la jaro.
Isaiah 57:6Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?