Nombroj 34:11
de Ŝefam la limo iros ĝis Ribla, orienten de Ain; poste la limo iros malsupren kaj tuŝos la bordon de la maro Kineret oriente;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Kaj la limon orientan vi tiros al vi de Ĥacar-Enan ĝis Ŝefam;
Cross References
Joshua 11:2kaj al la reĝoj, kiuj loĝis norde sur la monto, kaj sur la stepo sude de Kinerot, kaj sur la malaltaĵo, kaj en Nafot-Dor apud la maro,
Joshua 13:27kaj en la valo, Bet-Haram kaj Bet-Nimra kaj Sukot kaj Cafon, la restaĵo de la regno de Siĥon, reĝo de Ĥeŝbon; limo estis Jordan ĝis la fino de la maro Kineret, transe de Jordan, oriente.
2 Kings 23:33Kaj Faraono Neĥo malliberigis lin en Ribla en la lando Ĥamat, por ke li ne reĝu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro.
Jeremiah 39:5Sed la Ĥaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj ĉi tiu eldiris verdikton kontraŭ li.
Jeremiah 52:26Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan.
Luke 5:1Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret;