Numbers 34:2
Ordonu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Kiam vi venos en la landon Kanaanan, tiu lando fariĝu via posedaĵo, la lando Kanaana laŭ siaj limoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
Cross References
Genesis 12:6Kaj Abram trapasis la landon ĝis la loko Ŝeĥem, ĝis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam loĝis en la lando.
Genesis 15:16Kaj en la kvara generacio ili revenos ĉi tien; ĉar la krimoj de la Amoridoj ankoraŭ ne atingis plenecon.
Exodus 23:31Kaj Mi faros viajn limojn de la Ruĝa Maro ĝis la Maro Filiŝta, kaj de la dezerto ĝis la Rivero; ĉar Mi transdonos en viajn manojn la loĝantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaŭ vi.
Deuteronomy 1:7turniĝu kaj elmoviĝu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al ĉiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato.
Joshua 13:1Josuo maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj la Eternulo diris al li: Vi maljuniĝis, atingis profundan aĝon, kaj da tero restas ankoraŭ tre multe por ekposedi.
Psalms 16:5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.