Nombroj 5:27
Kaj kiam li estos trinkiginta al ŝi la akvon, tiam, se ŝi malpuriĝis kaj pekis kontraŭ sia edzo, eniros en ŝin la malbeniga akvo por maldolĉo, kaj ŝvelos ŝia ventro kaj maldikiĝos ŝia femuro; kaj la virino fariĝos malbeno inter sia popolo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Numbers 5:20sed se vi forflankiĝis kun alia viro anstataŭ via edzo kaj se vi malpuriĝis kaj iu viro kuŝis kun vi krom via edzo —
Psalms 83:9Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
Proverbs 5:4Sed ŝia sekvaĵo estas maldolĉa kiel absinto, Akra kiel ambaŭtranĉa glavo.
Isaiah 65:15Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.
Jeremiah 29:18Mi persekutos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto, kaj Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, objekto de malbeno, mirego, moko, kaj malhonoro inter ĉiuj popoloj, kien Mi dispelos ilin;
Jeremiah 42:18Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Kiel elverŝiĝis Mia kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon.