Nombroj 6:12
Kaj li konsekros sin al la Eternulo por la tempo de sia konsekriteco, kaj li alportos jaraĝan ŝafidon kiel kulpoferon; kaj la tempo antaŭa perdos sian valoron, ĉar lia konsekriteco malpuriĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Leviticus 5:6kaj pro sia peko, kiun li pekis, li alportu al la Eternulo kiel propekan oferon inon el la malgrandaj brutoj, ŝafinon aŭ kaprinon; kaj la pastro liberigos lin de lia peko.
Ezekiel 18:24Kaj se virtulo deturnos sin de sia virteco kaj faros malbonagojn, agos simile al ĉiuj abomenindaĵoj, kiujn faras malpiulo: ĉu li tiam povas vivi? Ĉiuj bonaj agoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj krimoj, kiujn li faris, kaj pro siaj pekoj, kiujn li faris, pro ili li mortos.
Matthew 24:13Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita.
James 2:10Ĉar ĉiu, kiu observas la tutan leĝaron, sed falpuŝiĝas pri unu punkto, fariĝis kulpa pri ĉio.