Libro de Obadja 1:16
Ĉar kiel vi trinkis sur Mia sankta monto, tiel trinkos ĉiam ĉiuj nacioj; ili trinkos, trinkos ĝisfunde, ĝis ili fariĝos kiel tute ne ekzistintaj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Isaiah 8:9Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos.
Isaiah 42:14Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos ĉion.
Isaiah 51:22tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon: Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la ŝaŭmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos ĝin;
Jeremiah 25:27Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin.
Jeremiah 49:12Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen tiuj, kiuj ne meritis trinki la pokalon, tamen ĝin trinkos; ĉu vi do povas resti nepunita? vi ne restos nepunita, sed vi nepre trinkos.
Joel 3:17Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi.