Epistolo al Filemono 1:16
jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
15Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam;
17Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.
Read all of Epistolo al Filemono 1
Cross References
Acts 9:17Kaj Ananias ekiris, kaj eniris en la domon, kaj metinte sur lin la manojn, diris: Frato Saŭlo, min sendis la Sinjoro Jesuo, kiu aperis al vi en la vojo, laŭ kiu vi venis, por ke vi ricevu vidpovon kaj pleniĝu de la Sankta Spirito.
Galatians 4:28Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.
Colossians 3:22Sklavoj, obeu en ĉio al la sinjoroj laŭ la karno, ne per okulservo, kiel homplaĉantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;
Hebrews 3:1Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,
1 John 5:1Ĉiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskiĝis el Dio; kaj ĉiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaŭ la naskiton el Li.