Epistolo al la filipianoj 3:1
Fine, fratoj, ĝoju en la Sinjoro. Tute ne ĝenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendanĝeriga.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Gardu vin kontraŭ la hundoj, gardu vin kontraŭ la malbonaguloj, gardu vin kontraŭ la karntranĉuloj;
Read all of Epistolo al la filipianoj 3
Cross References
Deuteronomy 12:18sed nur antaŭ la Eternulo, via Dio, manĝu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaŭ la Eternulo, via Dio, en ĉiu entrepreno de viaj manoj.
1 Samuel 2:1Kaj Ĥana preĝis kaj diris: Ĝojas mia koro pri la Eternulo, Mia korno altiĝis pro la Eternulo; Larĝe malfermiĝis mia buŝo kontraŭ miaj malamikoj, Ĉar mi ĝojas pro Via helpo.
1 Chronicles 16:10Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
1 Chronicles 29:22Kaj ili manĝis kaj trinkis antaŭ la Eternulo en tiu tago kun granda ĝojo. Kaj duafoje ili faris reĝo Salomonon, filon de David, kaj sanktoleis lin kiel reganton, kaj Cadokon kiel pastron.
Nehemiah 8:10Kaj li diris al ili: Iru, manĝu grasaĵon kaj trinku dolĉaĵon, kaj sendu porciojn al tiuj, kiuj nenion pretigis por si; ĉar ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro; kaj ne malĝoju, ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.
Psalms 5:11Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.