Sentencoj de Salomono 14:20
Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj.
Londona Biblio
In The King James Version
The poor is hated even of his own neighbour: but the rich hath many friends.
In Context
19Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.
21Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
Read all of Sentencoj de Salomono 14
Cross References
Esther 3:2Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere.
Job 6:21Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.
Job 30:10Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
Proverbs 10:15La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.
Proverbs 19:6Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.