Sentencoj de Salomono 14:8
La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.
Londona Biblio
In The King James Version
The wisdom of the prudent is to understand his way: but the folly of fools is deceit.
In Context
7Foriru de homo malsaĝa; Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.
9Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj; Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
Read all of Sentencoj de Salomono 14
Cross References
Psalms 111:10Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
Psalms 119:34Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
Psalms 143:8Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, Ĉar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, Ĉar al Vi mi levas mian animon.
Proverbs 8:20Laŭ la vojo de vero mi iras, Laŭ la vojstreko de la justo;
Proverbs 12:5La pensoj de virtuloj estas justeco; La meditado de malvirtuloj estas malico.
Ecclesiastes 2:16Ĉar pri la saĝulo ne restos memoro eterne tiel same, kiel pri la malsaĝulo; en la tempoj estontaj ĉio estos forgesita. Kaj ho ve, mortas saĝulo egale kiel malsaĝulo!